Druidismo

Druidaro ĉe Stonehenge en Wiltshire, Anglio.

Novdruidismo aŭ simple Druidismo (angle Druidry),[1][2][3] estas moderna spiriteco aŭ religio kiu ĝenerale antaŭenpuŝas harmonion kaj kultadon je naturo kaj respekton je ĉiuj estaĵoj, inkluzivite la medio. Multaj formoj de moderna Druidismo estas novpaganaj religioj, dume iuj anstataŭe estas vidataj kiel filozofioj kiuj ne ĉiam estas religiemaj.[4][5] Naskiĝinte en Britujo dum la 18-a jarcento, ĝi origine estis kultura movado, kiuj nure akiris religiajn aŭ spiritajn implicitajn nuancojn dum la 19-a jarcento.

La kernprincipo de Druidismo estas respekto kaj kultado je naturo kaj sekve ĝi ofte implikas partoprenon al la mediista movado. Alia elstara kredado inter modernaj druidoj estas kultadon je praavoj, aparte tiuj kiuj apartenis al prahistoriaj socioj.

Ekde la brita romantika movado en la 18-a jarcento, kiu gloris la antikvajn "keltajn" popolojn de la Bronzepoko, la unuaj druidoj strebis imiti la bronzepokajn sacerdotojn kiuj estis ankaŭ konitaj kiel druidoj. Tiam oni konis malmultajn zorgajn informojn pri tiuj antikvaj sacerdotoj kaj la moderna druidisma movado ne havas rektan kunligon kun ili, spite al kontraŭajn asertojn faritajn de iuj modernaj druidoj.[6]

Dum unua duono de la 20-a jarcento, la modernaj druidoj naskis fratajn organizaĵojn modeligitajn laŭ la Framasonaro kiu uzis la romantikan figuron de la britaj druidoj kaj bardoj kiel simbolojn de indiĝena brita spiriteco. Iuj el ĉi tiuj aroj estis pure frataj kaj kulturaj, kreintaj tradiciojn eke de la nacia imago de Britujo. Aliaj kuniĝis kun samtempaj movadoj kiel la fizikkultura movado kaj naturismo. Ekde 1980 iuj modernaj druidaj aroj adoptis similajn metodologiojn al tiuj de Kelta Rekonstruista Paganismo streĉante krei pli historie zorgan praktikon. Ĉiukaze, estas ankoraŭ diskutadoj pri kiom da simileco povas la modernaj druidoj havi aŭ ne havi kun la bronzepokaj druidoj.[7]

  1. Reformita Druida Antologio.
  2. Orr 2000.
  3. Nichols 1990.
  4. Harvey 2007. p. 17.
  5. Orr 2000. p. 07.
  6. "Modernaj druidoj ne havas rektan kunligon kun la bronzepokaj druidoj. Multaj niaj ideoj pri druidoj baziĝas sur la miskomprenoj kaj miskonvencioj de la fakuloj de antaŭ 200 jaroj. Ĉi tiuj ideoj estis trudanstataŭitaj far sekvaj studoj kaj malkovroj." [1]
  7. Bonewits 2006. pp. 128-140.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search